onet.pl PATRONAT
Yerba mate - en esperanto
Napisz do mnie
Napisz do mnie
Książki

Powrót
Yerba mate - en esperanto

El Suda Ameriko mi kunportis ankorau unu kuiran kutimon, kiu akompanas min cxiun matenon de kelkaj jaroj: verba mate. Miaj unuaj spertoj ne estis utilaj. Mi vojagxis triam tra Paragvajo, kie preskau cxiu homo komencas tagon de infuzo de yerba mate. Herbeca, forta, amara infuzajxo kurbigis al. mi vizagxon kaj plenigis okulojn per larmoj. Post lauxvicaj kelkaj provoj mi tuj komencis en gxi bongusti.

Lau legendo Dio Pa^i Shume donacis al. indianoj yerba mate, por ke certigi al. cxiuj membroj de la gento sanon, energion kaj longan vivon. Rezultoj de esploroj de amerikaj sciencistoj konfirmis, ke „yerba mate enhavas praktike cxiujn vitaminojn neprajn por la travivo de la homa organismo. Malfacile estus trovi en la mondo ankorau unu planton kun same senkomparaj nutroricxaj valorajxoj”.

Lau sciencaj fontoj, al kiuj oni sukcesis veni, yerba mate plifortigas imunecon, purigas sangon kaj forigas el gxi toksinojn, ekvilibrigas nervaron, malfruigigas maljunigxon, plimalgrandigas streson kaj batalforigas sendormecon. /.../

Gxi entenas vitaminojn kaj mineralojn: A, C, E, B1, B2 kaj B6, pantotenan acidon, biotinon – do la vitaminon H, magnezion, kalcion, feron, natrion, kalion, manganion, silicion, fosforion, sulfuron, zinkion, klorhidrogeman acidon, klorofilon, kolinon kaj inozitolon. /.../

Mate / Ilex paraquariensis / tio estas alimaniere la paragvaja ilekso, eterne la verda planto de la familio de ileksoj. Gxi kreskas en Suda Ameriko inter latitudoj 10 kaj 30 gradoj, do en Argentino, Cxilio, Peruo, Brazilo kaj Paragvajo, kie plantadoj estas plej grandaj. Kiel la unuaj komencis gxin konsumi indianoj Guarani. La vorto yerba signifas „drogherbo” kaj mate devenas de la vorto en la lingvo quechua „mati” – signifanta lagenario, en kiu oni preparas infuzon kaj el kiu oni gxin trinkas – en la brazila maniero. En Paragvajo oni faras specialajn potetojn el la sankta verda arbo de indianoj Nivade, palo santo. Yerba mate okazas en du sxangxoj: kiel infuzajxo preparigata el la saketo kaj kiel la natura infuzajxo. Decidige mi rekomendas tiun la duan, cxar gxuste tiam oni povas profiti el gxiaj cxiuj bondonitajxoj.

Apud ligna poteto au lagenario, la plej grava parto de ekipajxo estas bombilla, do la speciala metala tubeto finigita per io en la speco de krucumigito de kulereto kaj kribrileto.
Por ke pretigi yerba mate je la sudamerika maniero, oni devas:

1. La trinkpoteton el ligno au lagenario elbrogi per bolakvo.
2. Plensxuti al. gxi la sekan yerba mate gxis 2/3 da alteco.
3. Oni povas aldoni preneton da amataj drogherboj: ekz. Kamomilo, mento, anizo ktp.
4. Fermante la finon de tubeto per dikfingro, ensxrauxbi gxin en la sekan yerba kaj lokigi en la trinkpoteto tiel, por ke la kibrileto situigxos tute super fundo, kaj la tubeto cxe apertajxo el la poteto sin apogos sur gxia rando.
5. Pretigi la varman akvon je la temperaturo cxirkau 80 gradoj de Celsio / tian, kian oni uzas por infuzi la solveblan kafon /.
6. Al. la trinpoteto kun la seka yerba versxi gxis plenigo akvon el termobotelo kaj lasi por tiel longe, gxis kiam akvo ensorbigxos. Tiu unua akvigo nomigxas para Sdanto Tomas, do – por Sankta Tomaso. La seka yerba tiel enigas en sin mem akvon, kiel vere eltrinkus gxin malvidebla sanktulo.
7. Kiam sankta Tomaso eltrinkos sian parton, ni elversxas el la termobotelo du-tri gutojn da akvo kaj trinkas. Kiam en la tubeto oni ekgluglos, ni denove elversxas kelkajn gutojn da akvo kaj eltrinkas.

Lautradicie en Paragvajo, Brazilo, Argentino kaj Urugvajo trinkado de yerba mate estas la societema kutimo. Unu persono tenas termobotelon kaj donadas al. lauxvicaj volonyuloj trinkpoteton kun trinkajxo kaj cxiuj trinkas tra la sama tubeto.

La varman mate-on oni trinkas matene. Cxirkau tagmezo, kiam varmego estigxas maleltenebla oni trinkas „tervere”. Anstantau la ligna poteto oni uzas la bovinan kornon / nomigxantan guampa/, kaj anstantau bolajxon – akvon kun glaciajxo kaj fresxaj drogherboj, tenantan en la speciala vasta termoso. La maniero de pretigado kaj trinkado estas la sdama kiel cxe la varma trinkajxo.

Mi mem cxiun tagon komencas de la eltrinko de la varma yerba mate. Unu aux unu kaj duonon da litro mi eltrinkas trankvile dum 2-3 horoj sentante kiel iom post iom kun cxiu gluto eniras en min la fresxa energio.

Beata Pawlikowska

En Esperanton tradukis – Stanislao Śmigielski

El la pollingva libro: W dżungli życia / En gxangalo de la vivo / de Beata Pawlikowska. Eldonejo: LATARNIK, Michałów-Grabina 2005, pagxoj: 241-244


Powrót