onet.pl PATRONAT
Samotni karmiciele kotów - w języku esperanto
Napisz do mnie
Napisz do mnie
Książki

Powrót
Samotni karmiciele kotów - w języku esperanto

Solecaj nutrantoj de katoj

Sekrete, dumnokte, kiam ili transdonas reciproke molajn felojn de siaj protektitoj, sxangxas reciproke ankau solecajn manpremojn, preterirante en pordoj iam ili algluigxas reciproke por momento perkokse. Maljunaj virgulinoj ofte regalas nutrantojn de katoj per bonbonoj en buntaj paperetoj. Ili disigxas kun ridetoj. Alvenas nokto.

Malplenaj domoj bruegas per pasxoj de siaj logxantinoj. Ili iras dormi ekdirinte la pregxon por animoj de malricxaj katoj, kiujn oni devas prinutradi. Enpense ili alparolas kelkajn vortojn dedicxitajn al tiu, pri kies genuoj ili piedtusxis vespere. Ili enlitigxas sxirmitaj per hontigemaj baldakenoj revante pri tio, por ke rompigi ilin kaj malsekrete gxojigi sian virinecon. Poste ili murmuretas al kuseno kaj cxirkauvolvas sin per ombro de vualoj, por ke en malhelo gutetigi en litajxon mallauxtan vinon de elrevigxo.

Viroj pasxas en la profundon de dunkligemaj stratoj tenante en brakoj obeemajn katojn. Pensemaj, stumblas je elstaranta trotuarplato, lauxte sakras kaj komencas rakonti miraklajn historiojn pri familioj de katoj, amo de katoj sur rubajxejoj aux pri frenezaj kataj vagadoj. Poste kun forte kunpremita busxo eniras al siaj malgrandaj logxejetoj, malfermas skatolojn kun la kata mangxo kaj per lignaj bastonetoj transdonas erojn da viando al siaj protektitoj. La nutrantoj kusxigxas en mallargxaj litoj kaj endormas koncentritaj je sia lacigxo, kunpremitaj kiel pugno.

Matene, kiam auxtomobiloj malrapidigxas, cxar sur stratoj ekaperas infanoj, katoj ungogratas al pordoj de komfortaj vilaoj, ricevas dolcxajn matenmangxojn, permesas sin manglati kaj transporti el fotelo al kanapo kaj denove. Sed ja tago ne estas la plej grava, gxi estas nun lauxvica dauxrigo, vetkuro kun suno, foliumado de pagxoj de konataj libroj, rapidiga plibeligo de haroj kaj promeno al proksima parko.

Nutrantoj ellitigxas pli frue. Ili survestigxas ete malpurigitajn cxemizojn, kamizolojn, longajn mantelojn kaj eliras al laboro. Cxiutage plenumante la samajn movojn permane, ili glatigxas atrofiigajn korpojn de siaj elektintoj, sed ecx dum la momento de la plej granda fervoro ne venas al ili la penso, ke tio iam ajn povus estigxi la vero. Ili revenas al si mem laux la cxirkauxigaj vojoj, enirante bierumi, mangxante survoje malgrandan tagmangxon. Vespere ili glatigumas hararaon, kombas barbojn kaj malrapide, kun senceremonio frapas en pordojn de maljunaj needzinigxintoj. Katoj trairas el manplato en argxentaj ringoj al malmolaj manoj de siaj gxustaj nutrantoj. Kaj denove kasxe oni povas ektusxi fremdan fingron kun tro longa ungo aux la molan hxauxton.

Oni tempas, por ke suprenlevi sxminkadon kaj hazarde rigardi en okulojn, ekfari ion ajn, por ke longigi la momenton de komuna staro en pordo de granda hejmo.
Iutage, kiam neniu respondas je frapado, nutranto suprenlevadas sxultrojn kaj foriras simulante koleron.

Nutranto piedbatas sxtonetojn, lauxte eldirinte sian frustron. Kaj kvankam sxi ne konfesas al siaj genajbaroj, ke tio ne estas la kolero al klientino, sed bedauxro kaj kordoloro, iu el ili invitos sxin por vespermangxi, cxar oni scias, ke la petolema klientino kusxas ie ajn sur planko kun vaste malfermitaj okuloj, malpretigita lauxdeve al regalo de nutranto. Post kelkaj tagoj iu informos policon, ke sxi vivis solece, kaj cxar sxi ne malfermas pordon, eble io okazis.
Jes, io okazis. Oni videblis nur nudajn piedojn kun malpuraj kalkanoj elstarantaj el sub la blanka littuko.

Tłumaczenie na język esperanto.
El la pola lingvo en Esperanton tradukis – Stanisław Śmigielski

El la libro de Beata Pawlikowska, titolita: W dżungli życia
/ En gxangalo de la vivo. / Eldonejo: Instytut Wydawniczy Latarnik im. Zygmunta Kałużyńskiego, Michałów – Grabina 2005.
Pagxoj- 281-282

Powrót